Interreta Esplora Agentejo | ||
---|---|---|
![]() | ||
organizaĵo troll farm (en) ![]() ![]() | ||
Komenco | 26-a de julio 2013 vd | |
Fino | 1-a de julio 2023 vd | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Sidejo | Sankt-Peterburgo | |
La Interreta Esplora Agentejo (IEA) (ruse Агентство интернет-исследований, ankaŭ nomita Glavset, ruse Главсеть[1]) estas rusia kompanio kun ĉefsidejo en Sankt-Peterburgo, kiu okupiĝas pri misinformado kaj formado de publika opinio favore al la interesoj de la rusia registaro, kaj precipe la misfamigo de la rusia opozicio. La agentejo uzas falsajn kontojn en ĉefaj sociaj retoj kaj interretaj publikaĵoj, en forumoj kaj videoplatformaj retejoj por reklami la interesojn de la kliento, ĉefe engaĝita en la disvastigo de la por-Kremla vidpunkto en enlanda kaj ekstera politiko (inkluzive de la armitaj konfliktoj, ekzemple en orienta Ukrainio kaj la enlanda milito en Sirio)[2][3][4].
IEA estis fondita en 2013, kvankam siaj unuaj aktivaĵoj aperis okaze de balotoj en Rusio en 2009[5]. La amplekso laŭ kiu la agentejo provas influi publikan opinion uzante sociajn amaskomunikilarojn iĝis pli konata post kiam BuzzFeed News artikolo de junio 2014 disvolvis registardokumentojn publikigitajn fare de retpiratoj pli frue tiun jaron[6]. En 2016, tutmondaj amaskomunikiloj komencis interesiĝi pri IEA post kiam analizo de datumoj el falsaj kontoj ebligis trovi la lokon de la ĉefsidejo en Sankt-Peterburgo. Poste, publikiĝis artikoloj pri la IEA-dungitaro ricevanta monan kompenson por plenumado de misinformadaj taskoj[7][8].
La raporto de januaro 2017 eldonita de la Usona Spionada Komunumo - Assessing Russian Activities and Intentions in Recent US Elections ("Takso de Rusiaj Agadoj kaj Intencoj en Lastatempaj Usonaj Balotoj") - priskribis la agentejon kiel trolbredejo: "La verŝajna financisto de la tielnomita Interreta Esplora Agentejo de profesiaj troloj situantaj en Sankt-Peterburgo estas proksima aliancano de [Vladimir] Putin kun ligoj al rusia spionado", komentante ke "ili antaŭe estis dediĉitaj al apogado de rusiaj agoj en Ukrainio - [kaj] komencis reklami por Trump ekde decembro 2015."
Laŭ enketo de usona speciala prokuroro Robert Mueller, la organizo rilatas kun rusia komercisto Evgenij Prigoĵin, kromnomata "la kuiristo de Putin"[9][10][11]. Konklude, surbaze de la rezultoj de la enketo de Mueller publikigita en marto 2019, la Interreta Esplora Agentejo, Evgenij Prigoĵin kaj rilataj amaskomunikiloj estis akuzitaj pri enmiksiĝo en la usona prezidenta baloto de 2016 kaj instigo al enlandaj konfliktoj[3][12]. En 2018, en Usono, krimaj akuzoj estis prezentitaj kontraŭ la organizo kaj ĝiaj gvidantoj malĉeeste, kaj la organizo mem kaj personoj asociitaj kun ĝi estis inkluditaj en la usona listo de sankciitoj. En 2022, post kiam Rusio rekonis la DPR kaj LPR kaj invadis Ukrainion, ankaŭ la Eŭropa Unio, Svislando, Japanio kaj Britio trudis sankciojn kontraŭ la agentejo.
Sociaj retoj Facebook, Instagram, Twitter kaj videoplatformo Jutubo plenumas politikon por protekti uzantojn kontraŭ la influo de la "trola fabriko"[13].
En julio 2022, la Usona Departemento de Ŝtato anoncis rekompencon de 10 milionojn da dolaroj por informoj pri 12 dungitoj de la agentejo lige kun enmiksiĝo en politikaj kaj balotprocezoj en Usono[14].
La IEA amase publikigas (aŭ publikigis) retmesaĝojn por: